INTERNACIA LABORISTA ASOCIO

STATUTOJ


- I -

ENKONDUKO


La multjarcenta batalo inter ekspluatantoj kaj ekspluatatoj atingis
minacan amplekson. La tutpotenca Kapitalo denove levas sian monstran
kapon. Spite la internajn luktojn disshirantajn la kosmopolitajn
burgharon kaj kapitalismon, chi-tiuj kreis belegajn kondichojn de
rilatoj kiuj devas ebligi ilin lanchi sin kun pliaj unueco kaj forto
kontrau la proletaro kaj katenigi ghin al la triumfanta caro de la
Kapitalo.

La kapitalismo organizas sin kaj disde la defensiva pozicio sur kiu ghi
trovighis, lanchas sin nun al chiuj frontoj de la laborista klaso. Tiu
ofensivo havas sian profundan originon en tre precizaj kauzoj : en la
konfuzeco de ideoj kaj laboristecaj principoj, en la manko de neteco kaj
kohero rilate la estantajn kaj estontajn celojn de la laborista klaso,
kaj en ties disdividigo en ne nombreblajn tendencojn, unuvorte, en la
malforteco kaj neorganizeco de la laborista movado.

Kontrau tiu atakego de la internaciaj ekspluatantoj chiuspecaj, validas
nur unu respondo : tuja organizado de la proleta armeo en
batalorganismon kiu kunigu en sia sino chiujn chiulandajn revoluciajn
laboristojn, kiuj konsistigu inter si elgranitan blokon kontrau kiu
dispistigos chiuj kapitalismaj manovroj kaj kies gravega pezo fine
triumfos. Tiu movado de emancipado ne povas akcepti kondutlinion
montritan de la tendencoj de la laborista movado celantaj harmonion
inter kapitalo kaj laboro, dezirantaj internacian pacon kun la
kapitalismo kaj asimiligantaj en la burgha shtato. Gi ankau ne povas
akcepti la tendencojn kiuj disvastigas la principojn de la diktaturo de
l'proletaro, kontrauajn al la celoj pri kiel eble plej granda libereco,
bonstato de chiuj, t.e. celoj komunaj al chiuj konsciaj laboristoj.

Kontrau la atako de la Kapitalo, kaj kontrau chianuancaj politikistoj,
la revoluciaj laboristoj tutmondaj devas starigi veran Internacian
Laboristan Asocion, kies chiu ano sciu, ke la emancipigho de la
laborista klaso estos ebla nur kiam la laboristoj mem, estanta
produktantoj, sukcesos prepari sin en siaj ekonomiaj organizacioj por
havigi al si la tergrundon kaj la uzinojn, kaj ankau lerni kunadministri
ilin, tiele, ke ili kapablu daurigi la produktadon kaj garantii la
socian vivon.

Havante chiujn perspektivon kaj celon antau si, la laboristoj devas
partopreni en chiu agado celanta socian transformadon, chiam kun intenco
pli-proksimighi al realigo de niaj propraj celoj ; sentigante en tiu
partopreno la pezon de nia propra forto, klopodante havigi al nia
movado, per propagando kaj organizado, la rimedojn necesajn, kiuj al ghi
ebligos anstataui siajn kontrauulojn.  Same, chie kie eblas, necesas
realigi nian socian sistemon, kiel modelon kaj ekzemplon, kaj iaj
organizacioj devas faktigi, kadre de siaj ebloj, la laueble plej grandan
influon sur aliaj tendencoj por asimili ilin en nian propran agadon,
t.e. la komuna luktado kontrau chiuj malamikoj shtataj kaj kapitalismaj,
daure konsiderante la cirkonstancojn pri loko kaj tempo, sed restante
fidelaj al la celoj de la laborist-emancipa movado.

 *
***

- II -

PRINCIPOJ
DE LA REVOLUCIA SINDIKATISMO


1 . La revolucia sindikatismo, bazante sin sur la klasbatalo, celas al
unuigho de la laboristoj en la ekonomiaj organizacioj de lukto kiuj
batalas por la liberigo el la duobla jugo de la Kapitalo kaj de la
Shtato. Ghia celo konsistas el reorganizado de la socia vivo surbaze de
la liberecana komunismo per la revolucia agado de la laborista klaso.
Konsiderante ke nur la ekonomiaj organizacioj de la proletaro kapablas
atingi tiun objektivon, la revolucia sindikatismo direktas sin al la
laboristoj estanta produktantoj, kreantoj de sociaj richajoj, por ke
inter ili ghermu kaj elvolvighu, malsame ol che la modernaj laboristaj
partioj, kiujn ghi deklaras nekompetentaj por ekonomia reorganizado de
la socio.

2 . La revolucia sindikatismo estas konvinkita malamiko de chiu ekonomia
kaj socia monopolo kaj celas al sia abolicio per starigo de ekonomiaj
komunumoj kaj de administraciaj organoj regataj far la laboristoj de
l'kampoj kaj de l'uzinoj, formantaj sistemon de liberaj konsilioj
sendependaj de ajna povo au politika partio. La revolucia sindikatismo
starigas kontrau la shtata kaj partia politiko la organizadon ekonomian
de la produktado, kaj opozicias kontrau la regado de la homo far la
homo, per la administra mastrumado de la aferoj.  Konsekvence, la celo
de la revolucia sindikatismo ne estas la konkero de la politika povo,
sed la abolicio de chiu shtata funkcio en la vivo de la societo. La
revolucia sindikatismo konsideras ke kune kun la malapero de la
posedmonopolo, devas malaperi ankau la regadmonopolo kaj ke chiu formo
de Shtato, sub kiu ajn shajno ghi kashighas, neniam povos esti rimedo
por homa liberigo kaj, male, chiam estos kreanto de novaj monopoloj kaj
privilegioj.

3 . La revolucia sindikatismo havas duoblan funkcion : daurigi la
revolucian luktadon en chiuj landoj por la plibonigo ekonomia, socia kaj
intelekta de la vivkondichoj de la laborista klaso en la limoj de la
nuna societo, kaj eduki la popolojn por ke ili estu kapablaj por
mastrumado sendepende de la produktado kaj distribuado per la
alproprigho kaj per chiuj komponantoj de la socia vivo. La revolucia
sindikalismo ne akceptas ke organizado de socia servo, bazighanta sur
nur la produktado, povus esti regata per simplaj registaraj leghoj, kaj
asertas ke ghi povas esti akirata nur far la komuna agado de chiuj manaj
kaj intelektaj laborantoj, che chiu fako de la industrio, per la
mastrumado de la uzinoj fare de la laboristoj mem, tiel ke chiu
uzingrupo au industrifako estu autonoma pri la ghenerala ekonomia
organismo kaj reguligu sisteme, lau donita plano kaj surbaze de
reciprokaj interkonsentoj, la produktadon kaj la distribuadon lau la
avantaghoj de la komunumo.

4 . La revolucia sindikatismo estas kontraua al chiuj tendencoj de
organizado inspiritaj de la Shtat-centralismo kaj de l'Eklezio, char ili
povas servi nur por plidaurigi la vivon de la Shtato kaj de la
autoritato kaj strangoli sisteme la iniciatemon kaj sendependemon de la
penso.

La centralismo estas artifika organizado kiu submetas la tielnomatajn
malaltajn tavolojn sub chiuj tielnomataj altaj kaj kiu lasas minoritaton
regi chiujn aferojn de la tuta komunumo - dum la individuo estas
automato kun movoj kaj gestoj ordonataj -. En la centralisma organizado,
la bezonoj de la societo estas prokrastitaj je avantagho de kelkiuj, la
diversecon anstatauas la unuformeco, la personan respondecon anstatauas
unuanima disciplino. Tial, la revolucia sindikatismo bazas sian socian
koncepton sur federacian organizadon, t.e. , organizado de malsupre
supren, sur unuigho de chiuj fortoj por defendo de chies ideoj kaj
interesoj.

5 . La revolucia sindikatismo forpushas chiun parlamentan aktivadon kaj
chiun kunagadon kun la prileghaj organismoj, char ghi pensas ke ech la
plej libera sistemo de vochdonado ne povas foraperigi la evidentajn
kontrauajhojn ekzistantajn sine de la nuntempa mondordo, kaj char la
parlamenta sistemo havas nur kiel celon : doni rajtoshajnon al la regado
de la mensogo kaj de la sociaj maljustajhoj.

6 . La revolucia sindikatismo forpushas chiujn arbitre kreitajn
politikajn kaj naciajn limojn, kaj deklaras, ke la tiel nomata naciismo
estas la religio de la moderna Shtato, malantau kiu sin kashas la
materiaj interesoj de la posedantaj klasoj. La revolucia sindikatismo ne
agnoskas alian diferencon ol tiun de la ordo ekonomia, regiona au nacia,
kaj postulas po chiu grupo la rajton pri mem-determinigho solidare
konsentita al chiuj aliaj samspecaj asocioj.

7 . Ja pro ankau chi-tiuj kialoj, la revolucia sindikatismo
kontraubatalas la militarismon kaj la militon. La revolucia sindikatismo
rekomendas propagandi kontrau la milito, kaj anstatauigon de la chiamaj
armeoj, kiuj estas nur la kontrau-revoluciaj iloj je la servo de
l'Kapitalismo, per laboristaj milicoj, kiuj dum la revolucio estos
kontrolataj de la laboristaj sindikatoj. Chie, krome, postulas la
bojkoton kaj embargon kontrau chiuj materioj kaj produktoj necesaj por
la milito, escepte se temas pri lando kies laboristoj estas realigantaj
revolucion socian. Tia-okaze, necesas helpi ilin en defendado de la
revolucio. Finfine, la revolucia sindikatismo rekomendas la gheneralan
strikon preventan kaj revolucian kiel agadrimedon kontrau la milito kaj
la militarismo.

8 . La revolucia sindikatismo aprobas la rektan agadon kaj subtenas kiuj
kuragigas chiujn batalojn kiuj ne kontrauas al ghiaj propraj celoj. La
batalrimedoj estas : la striko, la bojkotado, la sabotado, k.t.p. La
rekta agado trovas sian profundan esprimon en la striko ghenerala, kiu
devas esti samtempe lau la revolucia sindikatismo, la antauanonco de la
socia revolucio.

9 . La revolucia sindikatismo, kontraua al chiu perforto organizita de
kiu ajn formo de registaro, kunkalkulas kun la fakto ke alfrontadoj ege
sovaghaj okazos dum decidaj luktoj inter la hodiaua kapitalismo kaj la
morgaua liberkomunismo.  Konsekvence, ghi agnoskas la perforton kiu povu
esti uzata kiel rimedo de sindefendado kontrau la perfortaj metodoj
utiligataj de la regantaj klasoj okaze de la bataloj subtenotaj de la
revolucianta popolo por eksproprietigo de la grundoj kaj produktrimedoj.

Char tiu eksproprietigo povos okazi kaj sukcesi nur per la senpera
interveno de la revoluciaj ekonomiaj organizacioj de la laboristoj,
ankau la defendo de la revolucio estos plenumenda de la ekonomiaj
organismoj, ja ne de la milita au samspeca organizacio kiu elvolvighas
ekster ili.

10 . Nur en la organizacioj ekonomiaj kaj revoluciaj de la laborista
klaso trovighas la forto kapabla realigi la liberigon kaj la kreantan
energion necesan por la reorganizado de la mondordo surbaze de
Liberecana Komunismo.

 *
***

- III -

NOMO DE LA INTERNACIA ORGANIZACIO


La internacia ligilo de luktado kaj de solidareco unuighanta la
revoluciajn sindikatojn tutmondajn nomighas

Internacia Laborista Asocio / ILA

 *
***

- IV -

CELOJ DE I.L.A.


I.L.A. havas kiel celojn : 

a) Organizi kaj apogi la revolucian luktadon en chiuj landoj por
ghisfine detrui la nunajn politikajn kaj ekonomiajn reghimojn kaj
starigi Liberecanan Komunismon.

b) Doni al la ekonomiaj organizacioj sindikataj nacian kaj industrian
sindikatan bazon kaj, fortigi el inter la ekzistantaj tiujn kiuj decidis
lukti por la detruo de la shtata kapitalismo.

c) Malebligi la enfiltrighon de kiu ajn politika partio en la
sindikatajn ekonomiajn organizaciojn, kaj kontraubatali chiun provon de
politika regado sine de la sindikatoj.

d) Starigi provizorajn aliancojn, kiam la cirkonstancoj tion postulas,
kaj lau difinita programo ne kontrauanta la chi-suprajn paragrafojn a),
b) kaj c), kun aliaj proletaj organizacioj sindikataj kaj revoluciaj,
cele difini kaj realigi la komunajn internaciajn agadojn profite al la
laborista klaso. Tiaj aliancoj neniam rajtas esti starigitaj kun
politikaj partioj, t.e. kun organizacioj kiuj rekonas la Shtaton kiel
sistemon de socia organizado.

e) Senmaskigi kaj kontraubatali la arbitran perforton de chiuj
registaroj kontrau la revoluciuloj adeptoj de la kauzo de la Socia
Revolucio.

f) Esplori chiujn problemojn koncernantajn la tutmondan proletaron por
plifirmigi kaj elvolvi la laboristajn movadojn en landoj kiuj defendas
la rajtojn kaj novajn akirojn de la laborista klaso au la organizadon de
la emancipa revolucio.

g) Entrepreni chiun reciprokan helpon okaze de grandaj ekonomiaj bataloj
au de akutaj luktoj kontrau la malamikoj konataj au kashitaj de la
laborista klaso. 

h) Morale kaj materie helpi la movadojn de klaso kies gvidado trovighas
en manoj de la nacia ekonomia organizacio de la proletaro.

La Internacio intervenas en la sindikatajn aferojn de unu lando, nur
kiam ghia filia organizacio tion petas au kiam chi-tiu eskapas de la
gheneralaj decidoj de l'Internacio.

 *
***

- V -

ALIGHKONDICHOJ


Povas alighi al I.L.A. :

a) Naciaj revoluciaj sindikataj organizacioj apartenantaj al neniu
Internacio.

Aligho de dua organizacio centra nacia de sama lando povas esti
akceptata nur far internacia kongreso, post antauinformigho de komisiono
nomita de la Sekretariato de I.L.A., kaj konsistanta el po du membroj de
chiu el la pritemataj organizacioj, t.e. de la jam alighinta nacia
organizacio kaj de la alia nacia organizacio kiu deziras alighi, kaj de
la I.L.A.-Sekretariato.

b) Minoritatoj de revoluciaj sindikatistoj organizitaj sine de la naciaj
organizacioj alighintaj al aliaj Internacioj sindikataj, nur kaze ke la
organizacio alighinta al I.L.A., se ghi ekzistas en la lando, ghin
akceptas.

c) Sindikataj organizacioj profesiaj au industriaj, sendependaj au
filiaj de naciaj organizacioj ne apartenantaj al I.L.A., kiuj akceptas
la principan deklaracion kaj celon de I.L.A. kun tamen antaukonsento de
la nacia Organizacio jam alighinta en la lando, se ghi ekzistas.

Oni povas akcepti la eniron en la Internacion de sindikataj organizacioj
profesiaj au industriaj, kiuj eksighis au estis eksigitaj, nur post
chies vocha interkonsento de po du reprezentantoj de chiu el la
alighintaj organizacioj, t.e. de la disighinta au eksigita, du el la
nacia Organizacio de l'I.L.A. kaj de la Sekretariato de I.L.A.

d) Chiu Organizacio de revolucia sindikatisma propagando kiu akceptas la
Deklaracion de principoj kaj celoj de I.L.A. kaj, kiu laboras en lando
kie estas neniu nacia organizacio alighinta al I.L.A.

e) Char I.L.A. konsistas el nur sekcioj lauleghaj au ne, kun rektaj
rilatoj en respektivaj landoj, povos konsekvence esti konsiderataj
membroj de I.L.A. nur ekzilitaj grupoj, kiuj che la Sekretariato de
I.L.A. povos nete pruvi ke ili autentike reprezentas organizaciojn kiuj
agas kaj laboras en la respektivaj landoj.

 *
***

- VI -

LA INTERNACIAJ KONGRESOJ

La Internaciaj Kongresoj de I.L.A. okazas chiun duan jaron, se eblas. La
Sekretariato, kun suficha limtempo, petas de la sekcioj la temojn au
sugestojn destinitajn esti pritraktataj che la kongreso. Poste, la
Sekretariato komponas la tagordon, kiu estas sendota al la alighintaj
organizacioj, almenau ses monatojn antau ol komenci la Kongreson. La
interkonsentoj kaj rezolucioj deciditaj de la Intemaciaj Kongresoj estas
nepraj por chiuj alighintaj asocioj, krom se ili, lau decido de la
kongreso nacia au per referendumo forpushas la decidojn de Internacia
Kongreso.

Che postulo de minimume tri alighintaj naciaj organizacioj, internacia
decido povas esti submetita al revizio per referendumo en chiuj sekcioj.
En la kongresoj kaj referendumoj internaciaj, chiu alighinta Centralo
disponas unu vochon, sed la strebado al unuanimeco estas ja rekomendinda
antau ol decidi pri vochdonado.

 *
***

- VII -

INTERNACIAJ DELOKIGHOJ


Chiu membro de organizacio alighinta al I.L.A. , kiu pagis chiun siajn
kotizojn, sed loghanta en alia lando ol tiu kie li estas alighinta,
devas plej malfrue unu monaton post sia alveno, fari sian translokadon
al la organizacio respondanta al la nacia organizacio alighinta al
I.L.A. Tiu translokado devas esti aprobita de la nacia organizacio, sen
kontribuo de enregistrado. Okaze de devigata multnombra ekzilado, la
aligho estas nedeviga se oni apartenas al ekzilita asocio agnoskita de
I.L.A.

 *
***

- VIII -

LA SEKRETARIATO

Por kunordigi la internaciajn I.L.A.-aktivajhojn, por akiri kaj organizi
precizan informadon de la propagando kaj de la lukto en chiuj landoj,
por plej bone sukcesigi la decidojn de la internaciaj kongresoj kaj por
kontroli chiujn laborojn de I.L.A., Sekretariato almenau trimembra
loghanta tie kie I.L.A. fiksis sian sidejon estas elektita.  La
ghenerala sekretario estas elektita de la kongreso au per referendumo
internacia. La aliaj membroj devas esti elektitaj de la sekcio(j)
nomita(j) de la kongreso. La membroj de la Sekretariato dividas inter si
la taskojn kaj la laboron. La Sekretariato kaj la sekretario estas
elektitaj kiel pli supre dirite, por periodo interkongresa. Tamen, povas
okazi reelektado por alia mastrumadperiodo. La loko de restado de
l'Sekretariato estos difinita che la kongreso. Se neeblo, pere de
referendumo.

La Sekretariato devas liveri skriban raporton pri siaj aktivajhoj dum
sia mandattempo. La raporto devas esti antau-prezentita por ke la
alighintaj sekcioj povu koni ghin antau la kongreso. Samtempe raporto
administra kaj financa estas prezentita kaj sendita al la sekcioj.

La kongreso nomas komisionon kiu, dum ghia malvolvigho faras revizion
pri konto kaj definitivan kontrolon.

 *
***

- IX -

LA FINANCOJ


Por ke I.L.A. povu elvolvi kaj firmigi sian internacian aktivadon, kaj
por doni al ghia skriba propagando firman bazon, por ke povu esti
eldonataj kun reguleco ghiajn periodajn publikajhojn, por ke ghi povu
partopreni en chiuj manifestacioj de la vivo de la revolucia
sindikatismo en la diversaj landoj, por ke ghi povu disvolvi la ideojn
de l'revolucia sindikatismo en la landoj kie niaj ideoj kaj taktikoj
havas nur malmulte da influo kaj, fine, por ke I.L.A. povu tuj kaj
kontentige respondi al la solidarvokoj kiuj povos adresigi al ghi, chiu
membro de organizacio alighinta al I.L.A. devas chiujare pagi
internacian kotizon fiksitan de la kongreso, au samvaloran monsumon en
nacia mono, kun konsidero pri la shangvaluto inter ambau landoj.

Por la sekcioj en malfacila situacio, la kotizo estas fiksita
interkonsente kun la Sekretariato de I.L.A. La alighintaj sekcioj mem
decidas pri la maniero ricevi la kotizojn de siaj membroj. Por la
sekcioj kiuj deziras, I.L.A. havas glumarkon specialan gluendan sur la
kotizkajeretojn de la membroj. La alighinta sekcio sendas chiun
trimonaton la nomitan kotizon.

 *
***

- X -

ELDONAJHOJ


La Sekretariato eldonas:

1. Publikajhon kiu aperu kiel eble plej ofte. Estas dezirinde, ke
chiu publikajho eldonita de organizaciaj filioj de I.L.A. au nur
simpatiantaj rezervu en siaj paghoj specialan lokon por
ghenerala.

2 . Propagandajn broshurojn aparte destinitajn al landoj kie nia Movado
ne havas nacian sekcion.

3 . Chiajn publikajhojn, periodajn au ne, kies aperon decidus la
kongresoj.


 *
***


Represado, disdonado kaj tradukadoj kuraghigitaj
TTT-ejo: http://www.iwa-ait.org