INTERNACIA LABORISTA ASOCIO STATUTOJ - I - ENKONDUKO La multjarcenta batalo inter ekspluatantoj kaj ekspluatatoj atingis minacan amplekson. La tutpotenca Kapitalo denove levas sian monstran kapon. Spite la internajn luktojn disshirantajn la kosmopolitajn burgharon kaj kapitalismon, chi-tiuj kreis belegajn kondichojn de rilatoj kiuj devas ebligi ilin lanchi sin kun pliaj unueco kaj forto kontrau la proletaro kaj katenigi ghin al la triumfanta caro de la Kapitalo. La kapitalismo organizas sin kaj disde la defensiva pozicio sur kiu ghi trovighis, lanchas sin nun al chiuj frontoj de la laborista klaso. Tiu ofensivo havas sian profundan originon en tre precizaj kauzoj : en la konfuzeco de ideoj kaj laboristecaj principoj, en la manko de neteco kaj kohero rilate la estantajn kaj estontajn celojn de la laborista klaso, kaj en ties disdividigo en ne nombreblajn tendencojn, unuvorte, en la malforteco kaj neorganizeco de la laborista movado. Kontrau tiu atakego de la internaciaj ekspluatantoj chiuspecaj, validas nur unu respondo : tuja organizado de la proleta armeo en batalorganismon kiu kunigu en sia sino chiujn chiulandajn revoluciajn laboristojn, kiuj konsistigu inter si elgranitan blokon kontrau kiu dispistigos chiuj kapitalismaj manovroj kaj kies gravega pezo fine triumfos. Tiu movado de emancipado ne povas akcepti kondutlinion montritan de la tendencoj de la laborista movado celantaj harmonion inter kapitalo kaj laboro, dezirantaj internacian pacon kun la kapitalismo kaj asimiligantaj en la burgha shtato. Gi ankau ne povas akcepti la tendencojn kiuj disvastigas la principojn de la diktaturo de l'proletaro, kontrauajn al la celoj pri kiel eble plej granda libereco, bonstato de chiuj, t.e. celoj komunaj al chiuj konsciaj laboristoj. Kontrau la atako de la Kapitalo, kaj kontrau chianuancaj politikistoj, la revoluciaj laboristoj tutmondaj devas starigi veran Internacian Laboristan Asocion, kies chiu ano sciu, ke la emancipigho de la laborista klaso estos ebla nur kiam la laboristoj mem, estanta produktantoj, sukcesos prepari sin en siaj ekonomiaj organizacioj por havigi al si la tergrundon kaj la uzinojn, kaj ankau lerni kunadministri ilin, tiele, ke ili kapablu daurigi la produktadon kaj garantii la socian vivon. Havante chiujn perspektivon kaj celon antau si, la laboristoj devas partopreni en chiu agado celanta socian transformadon, chiam kun intenco pli-proksimighi al realigo de niaj propraj celoj ; sentigante en tiu partopreno la pezon de nia propra forto, klopodante havigi al nia movado, per propagando kaj organizado, la rimedojn necesajn, kiuj al ghi ebligos anstataui siajn kontrauulojn. Same, chie kie eblas, necesas realigi nian socian sistemon, kiel modelon kaj ekzemplon, kaj iaj organizacioj devas faktigi, kadre de siaj ebloj, la laueble plej grandan influon sur aliaj tendencoj por asimili ilin en nian propran agadon, t.e. la komuna luktado kontrau chiuj malamikoj shtataj kaj kapitalismaj, daure konsiderante la cirkonstancojn pri loko kaj tempo, sed restante fidelaj al la celoj de la laborist-emancipa movado. * *** - II - PRINCIPOJ DE LA REVOLUCIA SINDIKATISMO 1 . La revolucia sindikatismo, bazante sin sur la klasbatalo, celas al unuigho de la laboristoj en la ekonomiaj organizacioj de lukto kiuj batalas por la liberigo el la duobla jugo de la Kapitalo kaj de la Shtato. Ghia celo konsistas el reorganizado de la socia vivo surbaze de la liberecana komunismo per la revolucia agado de la laborista klaso. Konsiderante ke nur la ekonomiaj organizacioj de la proletaro kapablas atingi tiun objektivon, la revolucia sindikatismo direktas sin al la laboristoj estanta produktantoj, kreantoj de sociaj richajoj, por ke inter ili ghermu kaj elvolvighu, malsame ol che la modernaj laboristaj partioj, kiujn ghi deklaras nekompetentaj por ekonomia reorganizado de la socio. 2 . La revolucia sindikatismo estas konvinkita malamiko de chiu ekonomia kaj socia monopolo kaj celas al sia abolicio per starigo de ekonomiaj komunumoj kaj de administraciaj organoj regataj far la laboristoj de l'kampoj kaj de l'uzinoj, formantaj sistemon de liberaj konsilioj sendependaj de ajna povo au politika partio. La revolucia sindikatismo starigas kontrau la shtata kaj partia politiko la organizadon ekonomian de la produktado, kaj opozicias kontrau la regado de la homo far la homo, per la administra mastrumado de la aferoj. Konsekvence, la celo de la revolucia sindikatismo ne estas la konkero de la politika povo, sed la abolicio de chiu shtata funkcio en la vivo de la societo. La revolucia sindikatismo konsideras ke kune kun la malapero de la posedmonopolo, devas malaperi ankau la regadmonopolo kaj ke chiu formo de Shtato, sub kiu ajn shajno ghi kashighas, neniam povos esti rimedo por homa liberigo kaj, male, chiam estos kreanto de novaj monopoloj kaj privilegioj. 3 . La revolucia sindikatismo havas duoblan funkcion : daurigi la revolucian luktadon en chiuj landoj por la plibonigo ekonomia, socia kaj intelekta de la vivkondichoj de la laborista klaso en la limoj de la nuna societo, kaj eduki la popolojn por ke ili estu kapablaj por mastrumado sendepende de la produktado kaj distribuado per la alproprigho kaj per chiuj komponantoj de la socia vivo. La revolucia sindikalismo ne akceptas ke organizado de socia servo, bazighanta sur nur la produktado, povus esti regata per simplaj registaraj leghoj, kaj asertas ke ghi povas esti akirata nur far la komuna agado de chiuj manaj kaj intelektaj laborantoj, che chiu fako de la industrio, per la mastrumado de la uzinoj fare de la laboristoj mem, tiel ke chiu uzingrupo au industrifako estu autonoma pri la ghenerala ekonomia organismo kaj reguligu sisteme, lau donita plano kaj surbaze de reciprokaj interkonsentoj, la produktadon kaj la distribuadon lau la avantaghoj de la komunumo. 4 . La revolucia sindikatismo estas kontraua al chiuj tendencoj de organizado inspiritaj de la Shtat-centralismo kaj de l'Eklezio, char ili povas servi nur por plidaurigi la vivon de la Shtato kaj de la autoritato kaj strangoli sisteme la iniciatemon kaj sendependemon de la penso. La centralismo estas artifika organizado kiu submetas la tielnomatajn malaltajn tavolojn sub chiuj tielnomataj altaj kaj kiu lasas minoritaton regi chiujn aferojn de la tuta komunumo - dum la individuo estas automato kun movoj kaj gestoj ordonataj -. En la centralisma organizado, la bezonoj de la societo estas prokrastitaj je avantagho de kelkiuj, la diversecon anstatauas la unuformeco, la personan respondecon anstatauas unuanima disciplino. Tial, la revolucia sindikatismo bazas sian socian koncepton sur federacian organizadon, t.e. , organizado de malsupre supren, sur unuigho de chiuj fortoj por defendo de chies ideoj kaj interesoj. 5 . La revolucia sindikatismo forpushas chiun parlamentan aktivadon kaj chiun kunagadon kun la prileghaj organismoj, char ghi pensas ke ech la plej libera sistemo de vochdonado ne povas foraperigi la evidentajn kontrauajhojn ekzistantajn sine de la nuntempa mondordo, kaj char la parlamenta sistemo havas nur kiel celon : doni rajtoshajnon al la regado de la mensogo kaj de la sociaj maljustajhoj. 6 . La revolucia sindikatismo forpushas chiujn arbitre kreitajn politikajn kaj naciajn limojn, kaj deklaras, ke la tiel nomata naciismo estas la religio de la moderna Shtato, malantau kiu sin kashas la materiaj interesoj de la posedantaj klasoj. La revolucia sindikatismo ne agnoskas alian diferencon ol tiun de la ordo ekonomia, regiona au nacia, kaj postulas po chiu grupo la rajton pri mem-determinigho solidare konsentita al chiuj aliaj samspecaj asocioj. 7 . Ja pro ankau chi-tiuj kialoj, la revolucia sindikatismo kontraubatalas la militarismon kaj la militon. La revolucia sindikatismo rekomendas propagandi kontrau la milito, kaj anstatauigon de la chiamaj armeoj, kiuj estas nur la kontrau-revoluciaj iloj je la servo de l'Kapitalismo, per laboristaj milicoj, kiuj dum la revolucio estos kontrolataj de la laboristaj sindikatoj. Chie, krome, postulas la bojkoton kaj embargon kontrau chiuj materioj kaj produktoj necesaj por la milito, escepte se temas pri lando kies laboristoj estas realigantaj revolucion socian. Tia-okaze, necesas helpi ilin en defendado de la revolucio. Finfine, la revolucia sindikatismo rekomendas la gheneralan strikon preventan kaj revolucian kiel agadrimedon kontrau la milito kaj la militarismo. 8 . La revolucia sindikatismo aprobas la rektan agadon kaj subtenas kiuj kuragigas chiujn batalojn kiuj ne kontrauas al ghiaj propraj celoj. La batalrimedoj estas : la striko, la bojkotado, la sabotado, k.t.p. La rekta agado trovas sian profundan esprimon en la striko ghenerala, kiu devas esti samtempe lau la revolucia sindikatismo, la antauanonco de la socia revolucio. 9 . La revolucia sindikatismo, kontraua al chiu perforto organizita de kiu ajn formo de registaro, kunkalkulas kun la fakto ke alfrontadoj ege sovaghaj okazos dum decidaj luktoj inter la hodiaua kapitalismo kaj la morgaua liberkomunismo. Konsekvence, ghi agnoskas la perforton kiu povu esti uzata kiel rimedo de sindefendado kontrau la perfortaj metodoj utiligataj de la regantaj klasoj okaze de la bataloj subtenotaj de la revolucianta popolo por eksproprietigo de la grundoj kaj produktrimedoj. Char tiu eksproprietigo povos okazi kaj sukcesi nur per la senpera interveno de la revoluciaj ekonomiaj organizacioj de la laboristoj, ankau la defendo de la revolucio estos plenumenda de la ekonomiaj organismoj, ja ne de la milita au samspeca organizacio kiu elvolvighas ekster ili. 10 . Nur en la organizacioj ekonomiaj kaj revoluciaj de la laborista klaso trovighas la forto kapabla realigi la liberigon kaj la kreantan energion necesan por la reorganizado de la mondordo surbaze de Liberecana Komunismo. * *** - III - NOMO DE LA INTERNACIA ORGANIZACIO La internacia ligilo de luktado kaj de solidareco unuighanta la revoluciajn sindikatojn tutmondajn nomighas Internacia Laborista Asocio / ILA * *** - IV - CELOJ DE I.L.A. I.L.A. havas kiel celojn : a) Organizi kaj apogi la revolucian luktadon en chiuj landoj por ghisfine detrui la nunajn politikajn kaj ekonomiajn reghimojn kaj starigi Liberecanan Komunismon. b) Doni al la ekonomiaj organizacioj sindikataj nacian kaj industrian sindikatan bazon kaj, fortigi el inter la ekzistantaj tiujn kiuj decidis lukti por la detruo de la shtata kapitalismo. c) Malebligi la enfiltrighon de kiu ajn politika partio en la sindikatajn ekonomiajn organizaciojn, kaj kontraubatali chiun provon de politika regado sine de la sindikatoj. d) Starigi provizorajn aliancojn, kiam la cirkonstancoj tion postulas, kaj lau difinita programo ne kontrauanta la chi-suprajn paragrafojn a), b) kaj c), kun aliaj proletaj organizacioj sindikataj kaj revoluciaj, cele difini kaj realigi la komunajn internaciajn agadojn profite al la laborista klaso. Tiaj aliancoj neniam rajtas esti starigitaj kun politikaj partioj, t.e. kun organizacioj kiuj rekonas la Shtaton kiel sistemon de socia organizado. e) Senmaskigi kaj kontraubatali la arbitran perforton de chiuj registaroj kontrau la revoluciuloj adeptoj de la kauzo de la Socia Revolucio. f) Esplori chiujn problemojn koncernantajn la tutmondan proletaron por plifirmigi kaj elvolvi la laboristajn movadojn en landoj kiuj defendas la rajtojn kaj novajn akirojn de la laborista klaso au la organizadon de la emancipa revolucio. g) Entrepreni chiun reciprokan helpon okaze de grandaj ekonomiaj bataloj au de akutaj luktoj kontrau la malamikoj konataj au kashitaj de la laborista klaso. h) Morale kaj materie helpi la movadojn de klaso kies gvidado trovighas en manoj de la nacia ekonomia organizacio de la proletaro. La Internacio intervenas en la sindikatajn aferojn de unu lando, nur kiam ghia filia organizacio tion petas au kiam chi-tiu eskapas de la gheneralaj decidoj de l'Internacio. * *** - V - ALIGHKONDICHOJ Povas alighi al I.L.A. : a) Naciaj revoluciaj sindikataj organizacioj apartenantaj al neniu Internacio. Aligho de dua organizacio centra nacia de sama lando povas esti akceptata nur far internacia kongreso, post antauinformigho de komisiono nomita de la Sekretariato de I.L.A., kaj konsistanta el po du membroj de chiu el la pritemataj organizacioj, t.e. de la jam alighinta nacia organizacio kaj de la alia nacia organizacio kiu deziras alighi, kaj de la I.L.A.-Sekretariato. b) Minoritatoj de revoluciaj sindikatistoj organizitaj sine de la naciaj organizacioj alighintaj al aliaj Internacioj sindikataj, nur kaze ke la organizacio alighinta al I.L.A., se ghi ekzistas en la lando, ghin akceptas. c) Sindikataj organizacioj profesiaj au industriaj, sendependaj au filiaj de naciaj organizacioj ne apartenantaj al I.L.A., kiuj akceptas la principan deklaracion kaj celon de I.L.A. kun tamen antaukonsento de la nacia Organizacio jam alighinta en la lando, se ghi ekzistas. Oni povas akcepti la eniron en la Internacion de sindikataj organizacioj profesiaj au industriaj, kiuj eksighis au estis eksigitaj, nur post chies vocha interkonsento de po du reprezentantoj de chiu el la alighintaj organizacioj, t.e. de la disighinta au eksigita, du el la nacia Organizacio de l'I.L.A. kaj de la Sekretariato de I.L.A. d) Chiu Organizacio de revolucia sindikatisma propagando kiu akceptas la Deklaracion de principoj kaj celoj de I.L.A. kaj, kiu laboras en lando kie estas neniu nacia organizacio alighinta al I.L.A. e) Char I.L.A. konsistas el nur sekcioj lauleghaj au ne, kun rektaj rilatoj en respektivaj landoj, povos konsekvence esti konsiderataj membroj de I.L.A. nur ekzilitaj grupoj, kiuj che la Sekretariato de I.L.A. povos nete pruvi ke ili autentike reprezentas organizaciojn kiuj agas kaj laboras en la respektivaj landoj. * *** - VI - LA INTERNACIAJ KONGRESOJ La Internaciaj Kongresoj de I.L.A. okazas chiun duan jaron, se eblas. La Sekretariato, kun suficha limtempo, petas de la sekcioj la temojn au sugestojn destinitajn esti pritraktataj che la kongreso. Poste, la Sekretariato komponas la tagordon, kiu estas sendota al la alighintaj organizacioj, almenau ses monatojn antau ol komenci la Kongreson. La interkonsentoj kaj rezolucioj deciditaj de la Intemaciaj Kongresoj estas nepraj por chiuj alighintaj asocioj, krom se ili, lau decido de la kongreso nacia au per referendumo forpushas la decidojn de Internacia Kongreso. Che postulo de minimume tri alighintaj naciaj organizacioj, internacia decido povas esti submetita al revizio per referendumo en chiuj sekcioj. En la kongresoj kaj referendumoj internaciaj, chiu alighinta Centralo disponas unu vochon, sed la strebado al unuanimeco estas ja rekomendinda antau ol decidi pri vochdonado. * *** - VII - INTERNACIAJ DELOKIGHOJ Chiu membro de organizacio alighinta al I.L.A. , kiu pagis chiun siajn kotizojn, sed loghanta en alia lando ol tiu kie li estas alighinta, devas plej malfrue unu monaton post sia alveno, fari sian translokadon al la organizacio respondanta al la nacia organizacio alighinta al I.L.A. Tiu translokado devas esti aprobita de la nacia organizacio, sen kontribuo de enregistrado. Okaze de devigata multnombra ekzilado, la aligho estas nedeviga se oni apartenas al ekzilita asocio agnoskita de I.L.A. * *** - VIII - LA SEKRETARIATO Por kunordigi la internaciajn I.L.A.-aktivajhojn, por akiri kaj organizi precizan informadon de la propagando kaj de la lukto en chiuj landoj, por plej bone sukcesigi la decidojn de la internaciaj kongresoj kaj por kontroli chiujn laborojn de I.L.A., Sekretariato almenau trimembra loghanta tie kie I.L.A. fiksis sian sidejon estas elektita. La ghenerala sekretario estas elektita de la kongreso au per referendumo internacia. La aliaj membroj devas esti elektitaj de la sekcio(j) nomita(j) de la kongreso. La membroj de la Sekretariato dividas inter si la taskojn kaj la laboron. La Sekretariato kaj la sekretario estas elektitaj kiel pli supre dirite, por periodo interkongresa. Tamen, povas okazi reelektado por alia mastrumadperiodo. La loko de restado de l'Sekretariato estos difinita che la kongreso. Se neeblo, pere de referendumo. La Sekretariato devas liveri skriban raporton pri siaj aktivajhoj dum sia mandattempo. La raporto devas esti antau-prezentita por ke la alighintaj sekcioj povu koni ghin antau la kongreso. Samtempe raporto administra kaj financa estas prezentita kaj sendita al la sekcioj. La kongreso nomas komisionon kiu, dum ghia malvolvigho faras revizion pri konto kaj definitivan kontrolon. * *** - IX - LA FINANCOJ Por ke I.L.A. povu elvolvi kaj firmigi sian internacian aktivadon, kaj por doni al ghia skriba propagando firman bazon, por ke povu esti eldonataj kun reguleco ghiajn periodajn publikajhojn, por ke ghi povu partopreni en chiuj manifestacioj de la vivo de la revolucia sindikatismo en la diversaj landoj, por ke ghi povu disvolvi la ideojn de l'revolucia sindikatismo en la landoj kie niaj ideoj kaj taktikoj havas nur malmulte da influo kaj, fine, por ke I.L.A. povu tuj kaj kontentige respondi al la solidarvokoj kiuj povos adresigi al ghi, chiu membro de organizacio alighinta al I.L.A. devas chiujare pagi internacian kotizon fiksitan de la kongreso, au samvaloran monsumon en nacia mono, kun konsidero pri la shangvaluto inter ambau landoj. Por la sekcioj en malfacila situacio, la kotizo estas fiksita interkonsente kun la Sekretariato de I.L.A. La alighintaj sekcioj mem decidas pri la maniero ricevi la kotizojn de siaj membroj. Por la sekcioj kiuj deziras, I.L.A. havas glumarkon specialan gluendan sur la kotizkajeretojn de la membroj. La alighinta sekcio sendas chiun trimonaton la nomitan kotizon. * *** - X - ELDONAJHOJ La Sekretariato eldonas: 1. Publikajhon kiu aperu kiel eble plej ofte. Estas dezirinde, ke chiu publikajho eldonita de organizaciaj filioj de I.L.A. au nur simpatiantaj rezervu en siaj paghoj specialan lokon por ghenerala. 2 . Propagandajn broshurojn aparte destinitajn al landoj kie nia Movado ne havas nacian sekcion. 3 . Chiajn publikajhojn, periodajn au ne, kies aperon decidus la kongresoj. * *** Represado, disdonado kaj tradukadoj kuraghigitaj TTT-ejo: http://www.iwa-ait.org