INTERNACIA LABORISTA ASOCIO

STATUTOJ


- I -

ENKONDUKO


La multjarcenta batalo inter ekspluatantoj kaj ekspluatatoj atingis
minacan amplekson. La tutpotenca Kapitalo denove levas sian monstran
kapon. Spite la internajn luktojn disŝirantajn la kosmopolitajn
burĝaron kaj kapitalismon, ĉi-tiuj kreis belegajn kondichojn de
rilatoj kiuj devas ebligi ilin lanĉi sin kun pliaj unueco kaj forto
kontraŭ la proletaro kaj katenigi ĝin al la triumfanta caro de la
Kapitalo.

La kapitalismo organizas sin kaj disde la defensiva pozicio sur kiu ĝi
troviĝis, lanĉas sin nun al chiuj frontoj de la laborista klaso. Tiu
ofensivo havas sian profundan originon en tre precizaj kaŭzoj : en la
konfuzeco de ideoj kaj laboristecaj principoj, en la manko de neteco kaj
kohero rilate la estantajn kaj estontajn celojn de la laborista klaso,
kaj en ties disdividigo en ne nombreblajn tendencojn, unuvorte, en la
malforteco kaj neorganizeco de la laborista movado.

Kontraŭ tiu atakego de la internaciaj ekspluatantoj ĉiuspecaj, validas
nur unu respondo : tuja organizado de la proleta armeo en
batalorganismon kiu kunigu en sia sino ĉiujn chiulandajn revoluciajn
laboristojn, kiuj konsistigu inter si elgranitan blokon kontraŭ kiu
dispistigos ĉiuj kapitalismaj manovroj kaj kies gravega pezo fine
triumfos. Tiu movado de emancipado ne povas akcepti kondutlinion
montritan de la tendencoj de la laborista movado celantaj harmonion
inter kapitalo kaj laboro, dezirantaj internacian pacon kun la
kapitalismo kaj asimiligantaj en la burĝa ŝtato. Gi ankaŭ ne povas
akcepti la tendencojn kiuj disvastigas la principojn de la diktaturo de
l'proletaro, kontraŭajn al la celoj pri kiel eble plej granda libereco,
bonstato de ĉiuj, t.e. celoj komunaj al chiuj konsciaj laboristoj.

Kontraŭ la atako de la Kapitalo, kaj kontraŭ ĉianuancaj politikistoj,
la revoluciaj laboristoj tutmondaj devas starigi veran Internacian
Laboristan Asocion, kies ĉiu ano sciu, ke la emancipiĝo de la
laborista klaso estos ebla nur kiam la laboristoj mem, estanta
produktantoj, sukcesos prepari sin en siaj ekonomiaj organizacioj por
havigi al si la tergrundon kaj la uzinojn, kaj ankaŭ lerni kunadministri
ilin, tiele, ke ili kapablu daŭrigi la produktadon kaj garantii la
socian vivon.

Havante ĉiujn perspektivon kaj celon antaŭ si, la laboristoj devas
partopreni en ĉiu agado celanta socian transformadon, chiam kun intenco
pli-proksimiĝi al realigo de niaj propraj celoj ; sentigante en tiu
partopreno la pezon de nia propra forto, klopodante havigi al nia
movado, per propagando kaj organizado, la rimedojn necesajn, kiuj al ĝi
ebligos anstataŭi siajn kontrauŭlojn.  Same, ĉie kie eblas, necesas
realigi nian socian sistemon, kiel modelon kaj ekzemplon, kaj iaj
organizacioj devas faktigi, kadre de siaj ebloj, la laŭeble plej grandan
influon sur aliaj tendencoj por asimili ilin en nian propran agadon,
t.e. la komuna luktado kontraŭ ĉiuj malamikoj ŝtataj kaj kapitalismaj,
daŭre konsiderante la cirkonstancojn pri loko kaj tempo, sed restante
fidelaj al la celoj de la laborist-emancipa movado.

 *
***

- II -

PRINCIPOJ
DE LA REVOLUCIA SINDIKATISMO


1 . La revolucia sindikatismo, bazante sin sur la klasbatalo, celas al
unuiĝo de la laboristoj en la ekonomiaj organizacioj de lukto kiuj
batalas por la liberigo el la duobla jugo de la Kapitalo kaj de la
Ŝtato. Ĝia celo konsistas el reorganizado de la socia vivo surbaze de
la liberecana komunismo per la revolucia agado de la laborista klaso.
Konsiderante ke nur la ekonomiaj organizacioj de la proletaro kapablas
atingi tiun objektivon, la revolucia sindikatismo direktas sin al la
laboristoj estanta produktantoj, kreantoj de sociaj riĉajoj, por ke
inter ili ĝermu kaj elvolvighu, malsame ol ĉe la modernaj laboristaj
partioj, kiujn ĝi deklaras nekompetentaj por ekonomia reorganizado de
la socio.

2 . La revolucia sindikatismo estas konvinkita malamiko de ĉiu ekonomia
kaj socia monopolo kaj celas al sia abolicio per starigo de ekonomiaj
komunumoj kaj de administraciaj organoj regataj far la laboristoj de
l'kampoj kaj de l'uzinoj, formantaj sistemon de liberaj konsilioj
sendependaj de ajna povo aŭ politika partio. La revolucia sindikatismo
starigas kontraŭ la ŝtata kaj partia politiko la organizadon ekonomian
de la produktado, kaj opozicias kontraŭ la regado de la homo far la
homo, per la administra mastrumado de la aferoj.  Konsekvence, la celo
de la revolucia sindikatismo ne estas la konkero de la politika povo,
sed la abolicio de ĉiu ŝtata funkcio en la vivo de la societo. La
revolucia sindikatismo konsideras ke kune kun la malapero de la
posedmonopolo, devas malaperi ankaŭ la regadmonopolo kaj ke ĉiu formo
de Ŝtato, sub kiu ajn ŝajno ĝi kashighas, neniam povos esti rimedo
por homa liberigo kaj, male, ĉiam estos kreanto de novaj monopoloj kaj
privilegioj.

3 . La revolucia sindikatismo havas duoblan funkcion : daŭrigi la
revolucian luktadon en ĉiuj landoj por la plibonigo ekonomia, socia kaj
intelekta de la vivkondiĉoj de la laborista klaso en la limoj de la
nuna societo, kaj eduki la popolojn por ke ili estu kapablaj por
mastrumado sendepende de la produktado kaj distribuado per la
alpropriĝo kaj per ĉiuj komponantoj de la socia vivo. La revolucia
sindikalismo ne akceptas ke organizado de socia servo, baziĝanta sur
nur la produktado, povus esti regata per simplaj registaraj leĝoj, kaj
asertas ke ĝi povas esti akirata nur far la komuna agado de ĉiuj manaj
kaj intelektaj laborantoj, ĉe chiu fako de la industrio, per la
mastrumado de la uzinoj fare de la laboristoj mem, tiel ke ĉiu
uzingrupo au industrifako estu aŭtonoma pri la ĝenerala ekonomia
organismo kaj reguligu sisteme, laŭ donita plano kaj surbaze de
reciprokaj interkonsentoj, la produktadon kaj la distribuadon laŭ la
avantaĝoj de la komunumo.

4 . La revolucia sindikatismo estas kontraŭa al ĉiuj tendencoj de
organizado inspiritaj de la Ŝtat-centralismo kaj de l'Eklezio, ĉar ili
povas servi nur por plidaŭrigi la vivon de la Ŝtato kaj de la
aŭtoritato kaj strangoli sisteme la iniciatemon kaj sendependemon de la
penso.

La centralismo estas artifika organizado kiu submetas la tielnomatajn
malaltajn tavolojn sub ĉiuj tielnomataj altaj kaj kiu lasas minoritaton
regi ĉiujn aferojn de la tuta komunumo - dum la individuo estas
aŭtomato kun movoj kaj gestoj ordonataj -. En la centralisma organizado,
la bezonoj de la societo estas prokrastitaj je avantaĝo de kelkiuj, la
diversecon anstataŭas la unuformeco, la personan respondecon anstataŭas
unuanima disciplino. Tial, la revolucia sindikatismo bazas sian socian
koncepton sur federacian organizadon, t.e. , organizado de malsupre
supren, sur unuiĝo de ĉiuj fortoj por defendo de chies ideoj kaj
interesoj.

5 . La revolucia sindikatismo forpuŝas ĉiun parlamentan aktivadon kaj
ĉiun kunagadon kun la prileĝaj organismoj, char ghi pensas ke ech la
plej libera sistemo de voĉdonado ne povas foraperigi la evidentajn
kontraŭaĵojn ekzistantajn sine de la nuntempa mondordo, kaj ĉar la
parlamenta sistemo havas nur kiel celon : doni rajtoŝajnon al la regado
de la mensogo kaj de la sociaj maljustaĵoj.

6 . La revolucia sindikatismo forpuŝas ĉiujn arbitre kreitajn
politikajn kaj naciajn limojn, kaj deklaras, ke la tiel nomata naciismo
estas la religio de la moderna Ŝtato, malantaŭ kiu sin kaŝas la
materiaj interesoj de la posedantaj klasoj. La revolucia sindikatismo ne
agnoskas alian diferencon ol tiun de la ordo ekonomia, regiona aŭ nacia,
kaj postulas po ĉiu grupo la rajton pri mem-determiniĝo solidare
konsentita al ĉiuj aliaj samspecaj asocioj.

7 . Ja pro ankaŭ ĉi-tiuj kialoj, la revolucia sindikatismo
kontraŭbatalas la militarismon kaj la militon. La revolucia sindikatismo
rekomendas propagandi kontraŭ la milito, kaj anstataŭigon de la ĉiamaj
armeoj, kiuj estas nur la kontraŭ-revoluciaj iloj je la servo de
l'Kapitalismo, per laboristaj milicoj, kiuj dum la revolucio estos
kontrolataj de la laboristaj sindikatoj. Ĉie, krome, postulas la
bojkoton kaj embargon kontraŭ ĉiuj materioj kaj produktoj necesaj por
la milito, escepte se temas pri lando kies laboristoj estas realigantaj
revolucion socian. Tia-okaze, necesas helpi ilin en defendado de la
revolucio. Finfine, la revolucia sindikatismo rekomendas la ĝeneralan
strikon preventan kaj revolucian kiel agadrimedon kontraŭ la milito kaj
la militarismo.

8 . La revolucia sindikatismo aprobas la rektan agadon kaj subtenas kiuj
kuragigas ĉiujn batalojn kiuj ne kontraŭas al ĝiaj propraj celoj. La
batalrimedoj estas : la striko, la bojkotado, la sabotado, k.t.p. La
rekta agado trovas sian profundan esprimon en la striko ĝenerala, kiu
devas esti samtempe laŭ la revolucia sindikatismo, la antaŭanonco de la
socia revolucio.

9 . La revolucia sindikatismo, kontraŭa al ĉiu perforto organizita de
kiu ajn formo de registaro, kunkalkulas kun la fakto ke alfrontadoj ege
sovaĝaj okazos dum decidaj luktoj inter la hodiaŭa kapitalismo kaj la
morgaŭa liberkomunismo.  Konsekvence, ĝi agnoskas la perforton kiu povu
esti uzata kiel rimedo de sindefendado kontraŭ la perfortaj metodoj
utiligataj de la regantaj klasoj okaze de la bataloj subtenotaj de la
revolucianta popolo por eksproprietigo de la grundoj kaj produktrimedoj.

Ĉar tiu eksproprietigo povos okazi kaj sukcesi nur per la senpera
interveno de la revoluciaj ekonomiaj organizacioj de la laboristoj,
ankaŭ la defendo de la revolucio estos plenumenda de la ekonomiaj
organismoj, ja ne de la milita aŭ samspeca organizacio kiu elvolviĝas
ekster ili.

10 . Nur en la organizacioj ekonomiaj kaj revoluciaj de la laborista
klaso troviĝas la forto kapabla realigi la liberigon kaj la kreantan
energion necesan por la reorganizado de la mondordo surbaze de
Liberecana Komunismo.

 *
***

- III -

NOMO DE LA INTERNACIA ORGANIZACIO


La internacia ligilo de luktado kaj de solidareco unuiĝanta la
revoluciajn sindikatojn tutmondajn nomiĝas

Internacia Laborista Asocio / ILA

 *
***

- IV -

CELOJ DE I.L.A.


I.L.A. havas kiel celojn : 

a) Organizi kaj apogi la revolucian luktadon en ĉiuj landoj por
ĝisfine detrui la nunajn politikajn kaj ekonomiajn reghimojn kaj
starigi Liberecanan Komunismon.

b) Doni al la ekonomiaj organizacioj sindikataj nacian kaj industrian
sindikatan bazon kaj, fortigi el inter la ekzistantaj tiujn kiuj decidis
lukti por la detruo de la ŝtata kapitalismo.

c) Malebligi la enfiltriĝon de kiu ajn politika partio en la
sindikatajn ekonomiajn organizaciojn, kaj kontraŭbatali ĉiun provon de
politika regado sine de la sindikatoj.

d) Starigi provizorajn aliancojn, kiam la cirkonstancoj tion postulas,
kaj laŭ difinita programo ne kontraŭanta la ĉi-suprajn paragrafojn a),
b) kaj c), kun aliaj proletaj organizacioj sindikataj kaj revoluciaj,
cele difini kaj realigi la komunajn internaciajn agadojn profite al la
laborista klaso. Tiaj aliancoj neniam rajtas esti starigitaj kun
politikaj partioj, t.e. kun organizacioj kiuj rekonas la Ŝtaton kiel
sistemon de socia organizado.

e) Senmaskigi kaj kontraŭbatali la arbitran perforton de ĉiuj
registaroj kontraŭ la revoluciuloj adeptoj de la kaŭzo de la Socia
Revolucio.

f) Esplori ĉiujn problemojn koncernantajn la tutmondan proletaron por
plifirmigi kaj elvolvi la laboristajn movadojn en landoj kiuj defendas
la rajtojn kaj novajn akirojn de la laborista klaso aŭ la organizadon de
la emancipa revolucio.

g) Entrepreni ĉiun reciprokan helpon okaze de grandaj ekonomiaj bataloj
aŭ de akutaj luktoj kontraŭ la malamikoj konataj aŭ kaŝitaj de la
laborista klaso. 

h) Morale kaj materie helpi la movadojn de klaso kies gvidado troviĝas
en manoj de la nacia ekonomia organizacio de la proletaro.

La Internacio intervenas en la sindikatajn aferojn de unu lando, nur
kiam ĝia filia organizacio tion petas aŭ kiam ĉi-tiu eskapas de la
ĝeneralaj decidoj de l'Internacio.

 *
***

- V -

ALIĜKONDIĈOJ


Povas aliĝi al I.L.A. :

a) Naciaj revoluciaj sindikataj organizacioj apartenantaj al neniu
Internacio.

Aliĝo de dua organizacio centra nacia de sama lando povas esti
akceptata nur far internacia kongreso, post antaŭinformiĝo de komisiono
nomita de la Sekretariato de I.L.A., kaj konsistanta el po du membroj de
ĉiu el la pritemataj organizacioj, t.e. de la jam aliĝinta nacia
organizacio kaj de la alia nacia organizacio kiu deziras aliĝi, kaj de
la I.L.A.-Sekretariato.

b) Minoritatoj de revoluciaj sindikatistoj organizitaj sine de la naciaj
organizacioj aliĝintaj al aliaj Internacioj sindikataj, nur kaze ke la
organizacio aliĝinta al I.L.A., se ghi ekzistas en la lando, ghin
akceptas.

c) Sindikataj organizacioj profesiaj aŭ industriaj, sendependaj aŭ
filiaj de naciaj organizacioj ne apartenantaj al I.L.A., kiuj akceptas
la principan deklaracion kaj celon de I.L.A. kun tamen antaŭkonsento de
la nacia Organizacio jam aliĝinta en la lando, se ghi ekzistas.

Oni povas akcepti la eniron en la Internacion de sindikataj organizacioj
profesiaj aŭ industriaj, kiuj eksiĝis aŭ estis eksigitaj, nur post
ĉies vocha interkonsento de po du reprezentantoj de chiu el la
aliĝintaj organizacioj, t.e. de la disighinta aŭ eksigita, du el la
nacia Organizacio de l'I.L.A. kaj de la Sekretariato de I.L.A.

d) Ĉiu Organizacio de revolucia sindikatisma propagando kiu akceptas la
Deklaracion de principoj kaj celoj de I.L.A. kaj, kiu laboras en lando
kie estas neniu nacia organizacio aliĝinta al I.L.A.

e) Ĉar I.L.A. konsistas el nur sekcioj laŭleĝaj au ne, kun rektaj
rilatoj en respektivaj landoj, povos konsekvence esti konsiderataj
membroj de I.L.A. nur ekzilitaj grupoj, kiuj ĉe la Sekretariato de
I.L.A. povos nete pruvi ke ili aŭtentike reprezentas organizaciojn kiuj
agas kaj laboras en la respektivaj landoj.

 *
***

- VI -

LA INTERNACIAJ KONGRESOJ

La Internaciaj Kongresoj de I.L.A. okazas ĉiun duan jaron, se eblas. La
Sekretariato, kun sufiĉa limtempo, petas de la sekcioj la temojn aŭ
sugestojn destinitajn esti pritraktataj ĉe la kongreso. Poste, la
Sekretariato komponas la tagordon, kiu estas sendota al la aliĝintaj
organizacioj, almenaŭ ses monatojn antaŭ ol komenci la Kongreson. La
interkonsentoj kaj rezolucioj deciditaj de la Intemaciaj Kongresoj estas
nepraj por ĉiuj aliĝintaj asocioj, krom se ili, laŭ decido de la
kongreso nacia aŭ per referendumo forpuŝas la decidojn de Internacia
Kongreso.

Ĉe postulo de minimume tri aliĝintaj naciaj organizacioj, internacia
decido povas esti submetita al revizio per referendumo en ĉiuj sekcioj.
En la kongresoj kaj referendumoj internaciaj, ĉiu aliĝinta Centralo
disponas unu voĉon, sed la strebado al unuanimeco estas ja rekomendinda
antaŭ ol decidi pri voĉdonado.

 *
***

- VII -

INTERNACIAJ DELOKIĜOJ


Ĉiu membro de organizacio aliĝinta al I.L.A. , kiu pagis ĉiun siajn
kotizojn, sed loĝanta en alia lando ol tiu kie li estas alighinta,
devas plej malfrue unu monaton post sia alveno, fari sian translokadon
al la organizacio respondanta al la nacia organizacio aliĝinta al
I.L.A. Tiu translokado devas esti aprobita de la nacia organizacio, sen
kontribuo de enregistrado. Okaze de devigata multnombra ekzilado, la
aliĝo estas nedeviga se oni apartenas al ekzilita asocio agnoskita de
I.L.A.

 *
***

- VIII -

LA SEKRETARIATO

Por kunordigi la internaciajn I.L.A.-aktivaĵojn, por akiri kaj organizi
precizan informadon de la propagando kaj de la lukto en ĉiuj landoj,
por plej bone sukcesigi la decidojn de la internaciaj kongresoj kaj por
kontroli ĉiujn laborojn de I.L.A., Sekretariato almenaŭ trimembra
loĝanta tie kie I.L.A. fiksis sian sidejon estas elektita.  La
ĝenerala sekretario estas elektita de la kongreso aŭ per referendumo
internacia. La aliaj membroj devas esti elektitaj de la sekcio(j)
nomita(j) de la kongreso. La membroj de la Sekretariato dividas inter si
la taskojn kaj la laboron. La Sekretariato kaj la sekretario estas
elektitaj kiel pli supre dirite, por periodo interkongresa. Tamen, povas
okazi reelektado por alia mastrumadperiodo. La loko de restado de
l'Sekretariato estos difinita ĉe la kongreso. Se neeblo, pere de
referendumo.

La Sekretariato devas liveri skriban raporton pri siaj aktivaĵoj dum
sia mandattempo. La raporto devas esti antaŭ-prezentita por ke la
aliĝintaj sekcioj povu koni ghin antaŭ la kongreso. Samtempe raporto
administra kaj financa estas prezentita kaj sendita al la sekcioj.

La kongreso nomas komisionon kiu, dum ĝia malvolvigho faras revizion
pri konto kaj definitivan kontrolon.

 *
***

- IX -

LA FINANCOJ


Por ke I.L.A. povu elvolvi kaj firmigi sian internacian aktivadon, kaj
por doni al ĝia skriba propagando firman bazon, por ke povu esti
eldonataj kun reguleco ĝiajn periodajn publikaĵojn, por ke ghi povu
partopreni en ĉiuj manifestacioj de la vivo de la revolucia
sindikatismo en la diversaj landoj, por ke ĝi povu disvolvi la ideojn
de l'revolucia sindikatismo en la landoj kie niaj ideoj kaj taktikoj
havas nur malmulte da influo kaj, fine, por ke I.L.A. povu tuj kaj
kontentige respondi al la solidarvokoj kiuj povos adresigi al ĝi, ĉiu
membro de organizacio aliĝinta al I.L.A. devas ĉiujare pagi
internacian kotizon fiksitan de la kongreso, aŭ samvaloran monsumon en
nacia mono, kun konsidero pri la ŝangvaluto inter ambaŭ landoj.

Por la sekcioj en malfacila situacio, la kotizo estas fiksita
interkonsente kun la Sekretariato de I.L.A. La aliĝintaj sekcioj mem
decidas pri la maniero ricevi la kotizojn de siaj membroj. Por la
sekcioj kiuj deziras, I.L.A. havas glumarkon specialan gluendan sur la
kotizkajeretojn de la membroj. La aliĝinta sekcio sendas ĉiun
trimonaton la nomitan kotizon.

 *
***

- X -

ELDONAĴOJ


La Sekretariato eldonas:

1. Publikaĵon kiu aperu kiel eble plej ofte. Estas dezirinde, ke
ĉiu publikaĵo eldonita de organizaciaj filioj de I.L.A. aŭ nur
simpatiantaj rezervu en siaj paĝoj specialan lokon por
ĝenerala.

2 . Propagandajn broŝurojn aparte destinitajn al landoj kie nia Movado
ne havas nacian sekcion.

3 . Ĉiajn publikaĵojn, periodajn aŭ ne, kies aperon decidus la
kongresoj.

 *
***

Represado, disdonado kaj tradukadoj kuraĝigitaj