INTERNACIA LABORISTA ASOCIO STATUTOJ - I - ENKONDUKO La multjarcenta batalo inter ekspluatantoj kaj ekspluatatoj atingis minacan amplekson. La tutpotenca Kapitalo denove levas sian monstran kapon. Spite la internajn luktojn disŝirantajn la kosmopolitajn burĝaron kaj kapitalismon, ĉi-tiuj kreis belegajn kondiĉojn de rilatoj kiuj devas ebligi ilin lanĉi sin kun pliaj unueco kaj forto kontraŭ la proletaro kaj katenigi ĝin al la triumfanta caro de la Kapitalo. La kapitalismo organizas sin kaj disde la defensiva pozicio sur kiu ĝi troviĝis, lanĉas sin nun al ĉiuj frontoj de la laborista klaso. Tiu ofensivo havas sian profundan originon en tre precizaj kaŭzoj : en la konfuzeco de ideoj kaj laboristecaj principoj, en la manko de neteco kaj kohero rilate la estantajn kaj estontajn celojn de la laborista klaso, kaj en ties disdividigo en ne nombreblajn tendencojn, unuvorte, en la malforteco kaj neorganizeco de la laborista movado. Kontraŭ tiu atakego de la internaciaj ekspluatantoj ĉiuspecaj, validas nur unu respondo : tuja organizado de la proleta armeo en batalorganismon kiu kunigu en sia sino ĉiujn ĉiulandajn revoluciajn laboristojn, kiuj konsistigu inter si elgranitan blokon kontraŭ kiu dispistigos ĉiuj kapitalismaj manovroj kaj kies gravega pezo fine triumfos. Tiu movado de emancipado ne povas akcepti kondutlinion montritan de la tendencoj de la laborista movado celantaj harmonion inter kapitalo kaj laboro, dezirantaj internacian pacon kun la kapitalismo kaj asimiligantaj en la burĝa ŝtato. Gi ankaŭ ne povas akcepti la tendencojn kiuj disvastigas la principojn de la diktaturo de l'proletaro, kontraŭajn al la celoj pri kiel eble plej granda libereco, bonstato de ĉiuj, t.e. celoj komunaj al ĉiuj konsciaj laboristoj. Kontraŭ la atako de la Kapitalo, kaj kontraŭ ĉianuancaj politikistoj, la revoluciaj laboristoj tutmondaj devas starigi veran Internacian Laboristan Asocion, kies ĉiu ano sciu, ke la emancipiĝo de la laborista klaso estos ebla nur kiam la laboristoj mem, estanta produktantoj, sukcesos prepari sin en siaj ekonomiaj organizacioj por havigi al si la tergrundon kaj la uzinojn, kaj ankaŭ lerni kunadministri ilin, tiele, ke ili kapablu daŭrigi la produktadon kaj garantii la socian vivon. Havante ĉiujn perspektivon kaj celon antaŭ si, la laboristoj devas partopreni en ĉiu agado celanta socian transformadon, ĉiam kun intenco pli-proksimiĝi al realigo de niaj propraj celoj ; sentigante en tiu partopreno la pezon de nia propra forto, klopodante havigi al nia movado, per propagando kaj organizado, la rimedojn necesajn, kiuj al ĝi ebligos anstataŭi siajn kontraŭulojn. Same, ĉie kie eblas, necesas realigi nian socian sistemon, kiel modelon kaj ekzemplon, kaj iaj organizacioj devas faktigi, kadre de siaj ebloj, la laŭeble plej grandan influon sur aliaj tendencoj por asimili ilin en nian propran agadon, t.e. la komuna luktado kontraŭ ĉiuj malamikoj ŝtataj kaj kapitalismaj, daŭre konsiderante la cirkonstancojn pri loko kaj tempo, sed restante fidelaj al la celoj de la laborist-emancipa movado. * *** - II - PRINCIPOJ DE LA REVOLUCIA SINDIKATISMO 1 . La revolucia sindikatismo, bazante sin sur la klasbatalo, celas al unuiĝo de la laboristoj en la ekonomiaj organizacioj de lukto kiuj batalas por la liberigo el la duobla jugo de la Kapitalo kaj de la Ŝtato. Ĝia celo konsistas el reorganizado de la socia vivo surbaze de la liberecana komunismo per la revolucia agado de la laborista klaso. Konsiderante ke nur la ekonomiaj organizacioj de la proletaro kapablas atingi tiun objektivon, la revolucia sindikatismo direktas sin al la laboristoj estanta produktantoj, kreantoj de sociaj riĉajoj, por ke inter ili ĝermu kaj elvolviĝu, malsame ol ĉe la modernaj laboristaj partioj, kiujn ĝi deklaras nekompetentaj por ekonomia reorganizado de la socio. 2 . La revolucia sindikatismo estas konvinkita malamiko de ĉiu ekonomia kaj socia monopolo kaj celas al sia abolicio per starigo de ekonomiaj komunumoj kaj de administraciaj organoj regataj far la laboristoj de l'kampoj kaj de l'uzinoj, formantaj sistemon de liberaj konsilioj sendependaj de ajna povo aŭ politika partio. La revolucia sindikatismo starigas kontraŭ la ŝtata kaj partia politiko la organizadon ekonomian de la produktado, kaj opozicias kontraŭ la regado de la homo far la homo, per la administra mastrumado de la aferoj. Konsekvence, la celo de la revolucia sindikatismo ne estas la konkero de la politika povo, sed la abolicio de ĉiu ŝtata funkcio en la vivo de la societo. La revolucia sindikatismo konsideras ke kune kun la malapero de la posedmonopolo, devas malaperi ankaŭ la regadmonopolo kaj ke ĉiu formo de Ŝtato, sub kiu ajn ŝajno ĝi kaŝiĝas, neniam povos esti rimedo por homa liberigo kaj, male, ĉiam estos kreanto de novaj monopoloj kaj privilegioj. 3 . La revolucia sindikatismo havas duoblan funkcion : daŭrigi la revolucian luktadon en ĉiuj landoj por la plibonigo ekonomia, socia kaj intelekta de la vivkondiĉoj de la laborista klaso en la limoj de la nuna societo, kaj eduki la popolojn por ke ili estu kapablaj por mastrumado sendepende de la produktado kaj distribuado per la alpropriĝo kaj per ĉiuj komponantoj de la socia vivo. La revolucia sindikalismo ne akceptas ke organizado de socia servo, baziĝanta sur nur la produktado, povus esti regata per simplaj registaraj leĝoj, kaj asertas ke ĝi povas esti akirata nur far la komuna agado de ĉiuj manaj kaj intelektaj laborantoj, ĉe ĉiu fako de la industrio, per la mastrumado de la uzinoj fare de la laboristoj mem, tiel ke ĉiu uzingrupo aŭ industrifako estu aŭtonoma pri la ĝenerala ekonomia organismo kaj reguligu sisteme, laŭ donita plano kaj surbaze de reciprokaj interkonsentoj, la produktadon kaj la distribuadon laŭ la avantaĝoj de la komunumo. 4 . La revolucia sindikatismo estas kontraŭa al ĉiuj tendencoj de organizado inspiritaj de la Ŝtat-centralismo kaj de l'Eklezio, ĉar ili povas servi nur por plidaŭrigi la vivon de la Ŝtato kaj de la aŭtoritato kaj strangoli sisteme la iniciatemon kaj sendependemon de la penso. La centralismo estas artifika organizado kiu submetas la tielnomatajn malaltajn tavolojn sub ĉiuj tielnomataj altaj kaj kiu lasas minoritaton regi ĉiujn aferojn de la tuta komunumo - dum la individuo estas aŭtomato kun movoj kaj gestoj ordonataj -. En la centralisma organizado, la bezonoj de la societo estas prokrastitaj je avantaĝo de kelkiuj, la diversecon anstataŭas la unuformeco, la personan respondecon anstataŭas unuanima disciplino. Tial, la revolucia sindikatismo bazas sian socian koncepton sur federacian organizadon, t.e. , organizado de malsupre supren, sur unuiĝo de ĉiuj fortoj por defendo de ĉies ideoj kaj interesoj. 5 . La revolucia sindikatismo forpuŝas ĉiun parlamentan aktivadon kaj ĉiun kunagadon kun la prileĝaj organismoj, ĉar ĝi pensas ke eĉ la plej libera sistemo de voĉdonado ne povas foraperigi la evidentajn kontraŭaĵojn ekzistantajn sine de la nuntempa mondordo, kaj ĉar la parlamenta sistemo havas nur kiel celon : doni rajtoŝajnon al la regado de la mensogo kaj de la sociaj maljustaĵoj. 6 . La revolucia sindikatismo forpuŝas ĉiujn arbitre kreitajn politikajn kaj naciajn limojn, kaj deklaras, ke la tiel nomata naciismo estas la religio de la moderna Ŝtato, malantaŭ kiu sin kaŝas la materiaj interesoj de la posedantaj klasoj. La revolucia sindikatismo ne agnoskas alian diferencon ol tiun de la ordo ekonomia, regiona aŭ nacia, kaj postulas po ĉiu grupo la rajton pri mem-determiniĝo solidare konsentita al ĉiuj aliaj samspecaj asocioj. 7 . Ja pro ankaŭ ĉi-tiuj kialoj, la revolucia sindikatismo kontraŭbatalas la militarismon kaj la militon. La revolucia sindikatismo rekomendas propagandi kontraŭ la milito, kaj anstataŭigon de la ĉiamaj armeoj, kiuj estas nur la kontraŭ-revoluciaj iloj je la servo de l'Kapitalismo, per laboristaj milicoj, kiuj dum la revolucio estos kontrolataj de la laboristaj sindikatoj. Ĉie, krome, postulas la bojkoton kaj embargon kontraŭ ĉiuj materioj kaj produktoj necesaj por la milito, escepte se temas pri lando kies laboristoj estas realigantaj revolucion socian. Tia-okaze, necesas helpi ilin en defendado de la revolucio. Finfine, la revolucia sindikatismo rekomendas la ĝeneralan strikon preventan kaj revolucian kiel agadrimedon kontraŭ la milito kaj la militarismo. 8 . La revolucia sindikatismo aprobas la rektan agadon kaj subtenas kiuj kuragigas ĉiujn batalojn kiuj ne kontraŭas al ĝiaj propraj celoj. La batalrimedoj estas : la striko, la bojkotado, la sabotado, k.t.p. La rekta agado trovas sian profundan esprimon en la striko ĝenerala, kiu devas esti samtempe laŭ la revolucia sindikatismo, la antaŭanonco de la socia revolucio. 9 . La revolucia sindikatismo, kontraŭa al ĉiu perforto organizita de kiu ajn formo de registaro, kunkalkulas kun la fakto ke alfrontadoj ege sovaĝaj okazos dum decidaj luktoj inter la hodiaŭa kapitalismo kaj la morgaŭa liberkomunismo. Konsekvence, ĝi agnoskas la perforton kiu povu esti uzata kiel rimedo de sindefendado kontraŭ la perfortaj metodoj utiligataj de la regantaj klasoj okaze de la bataloj subtenotaj de la revolucianta popolo por eksproprietigo de la grundoj kaj produktrimedoj. Ĉar tiu eksproprietigo povos okazi kaj sukcesi nur per la senpera interveno de la revoluciaj ekonomiaj organizacioj de la laboristoj, ankaŭ la defendo de la revolucio estos plenumenda de la ekonomiaj organismoj, ja ne de la milita aŭ samspeca organizacio kiu elvolviĝas ekster ili. 10 . Nur en la organizacioj ekonomiaj kaj revoluciaj de la laborista klaso troviĝas la forto kapabla realigi la liberigon kaj la kreantan energion necesan por la reorganizado de la mondordo surbaze de Liberecana Komunismo. * *** - III - NOMO DE LA INTERNACIA ORGANIZACIO La internacia ligilo de luktado kaj de solidareco unuiĝanta la revoluciajn sindikatojn tutmondajn nomiĝas Internacia Laborista Asocio / ILA * *** - IV - CELOJ DE I.L.A. I.L.A. havas kiel celojn : a) Organizi kaj apogi la revolucian luktadon en ĉiuj landoj por ĝisfine detrui la nunajn politikajn kaj ekonomiajn reĝimojn kaj starigi Liberecanan Komunismon. b) Doni al la ekonomiaj organizacioj sindikataj nacian kaj industrian sindikatan bazon kaj, fortigi el inter la ekzistantaj tiujn kiuj decidis lukti por la detruo de la ŝtata kapitalismo. c) Malebligi la enfiltriĝon de kiu ajn politika partio en la sindikatajn ekonomiajn organizaciojn, kaj kontraŭbatali ĉiun provon de politika regado sine de la sindikatoj. d) Starigi provizorajn aliancojn, kiam la cirkonstancoj tion postulas, kaj laŭ difinita programo ne kontraŭanta la ĉi-suprajn paragrafojn a), b) kaj c), kun aliaj proletaj organizacioj sindikataj kaj revoluciaj, cele difini kaj realigi la komunajn internaciajn agadojn profite al la laborista klaso. Tiaj aliancoj neniam rajtas esti starigitaj kun politikaj partioj, t.e. kun organizacioj kiuj rekonas la Ŝtaton kiel sistemon de socia organizado. e) Senmaskigi kaj kontraŭbatali la arbitran perforton de ĉiuj registaroj kontraŭ la revoluciuloj adeptoj de la kaŭzo de la Socia Revolucio. f) Esplori ĉiujn problemojn koncernantajn la tutmondan proletaron por plifirmigi kaj elvolvi la laboristajn movadojn en landoj kiuj defendas la rajtojn kaj novajn akirojn de la laborista klaso aŭ la organizadon de la emancipa revolucio. g) Entrepreni ĉiun reciprokan helpon okaze de grandaj ekonomiaj bataloj aŭ de akutaj luktoj kontraŭ la malamikoj konataj aŭ kaŝitaj de la laborista klaso. h) Morale kaj materie helpi la movadojn de klaso kies gvidado troviĝas en manoj de la nacia ekonomia organizacio de la proletaro. La Internacio intervenas en la sindikatajn aferojn de unu lando, nur kiam ĝia filia organizacio tion petas aŭ kiam ĉi-tiu eskapas de la ĝeneralaj decidoj de l'Internacio. * *** - V - ALIGHKONDICHOJ Povas aliĝi al I.L.A. : a) Naciaj revoluciaj sindikataj organizacioj apartenantaj al neniu Internacio. Aliĝo de dua organizacio centra nacia de sama lando povas esti akceptata nur far internacia kongreso, post antaŭinformiĝo de komisiono nomita de la Sekretariato de I.L.A., kaj konsistanta el po du membroj de ĉiu el la pritemataj organizacioj, t.e. de la jam aliĝinta nacia organizacio kaj de la alia nacia organizacio kiu deziras aliĝi, kaj de la I.L.A.-Sekretariato. b) Minoritatoj de revoluciaj sindikatistoj organizitaj sine de la naciaj organizacioj aliĝintaj al aliaj Internacioj sindikataj, nur kaze ke la organizacio aliĝinta al I.L.A., se ĝi ekzistas en la lando, ĝin akceptas. c) Sindikataj organizacioj profesiaj aŭ industriaj, sendependaj aŭ filiaj de naciaj organizacioj ne apartenantaj al I.L.A., kiuj akceptas la principan deklaracion kaj celon de I.L.A. kun tamen antaŭkonsento de la nacia Organizacio jam aliĝinta en la lando, se ĝi ekzistas. Oni povas akcepti la eniron en la Internacion de sindikataj organizacioj profesiaj aŭ industriaj, kiuj eksiĝis aŭ estis eksigitaj, nur post ĉies voĉa interkonsento de po du reprezentantoj de ĉiu el la aliĝintaj organizacioj, t.e. de la disiĝinta aŭ eksigita, du el la nacia Organizacio de l'I.L.A. kaj de la Sekretariato de I.L.A. d) Ĉiu Organizacio de revolucia sindikatisma propagando kiu akceptas la Deklaracion de principoj kaj celoj de I.L.A. kaj, kiu laboras en lando kie estas neniu nacia organizacio aliĝinta al I.L.A. e) Ĉar I.L.A. konsistas el nur sekcioj laŭleĝaj aŭ ne, kun rektaj rilatoj en respektivaj landoj, povos konsekvence esti konsiderataj membroj de I.L.A. nur ekzilitaj grupoj, kiuj ĉe la Sekretariato de I.L.A. povos nete pruvi ke ili aŭtentike reprezentas organizaciojn kiuj agas kaj laboras en la respektivaj landoj. * *** - VI - LA INTERNACIAJ KONGRESOJ La Internaciaj Kongresoj de I.L.A. okazas ĉiun duan jaron, se eblas. La Sekretariato, kun sufiĉa limtempo, petas de la sekcioj la temojn aŭ sugestojn destinitajn esti pritraktataj ĉe la kongreso. Poste, la Sekretariato komponas la tagordon, kiu estas sendota al la aliĝintaj organizacioj, almenaŭ ses monatojn antaŭ ol komenci la Kongreson. La interkonsentoj kaj rezolucioj deciditaj de la Intemaciaj Kongresoj estas nepraj por ĉiuj aliĝintaj asocioj, krom se ili, laŭ decido de la kongreso nacia aŭ per referendumo forpuŝas la decidojn de Internacia Kongreso. Ĉe postulo de minimume tri aliĝintaj naciaj organizacioj, internacia decido povas esti submetita al revizio per referendumo en ĉiuj sekcioj. En la kongresoj kaj referendumoj internaciaj, ĉiu aliĝinta Centralo disponas unu voĉon, sed la strebado al unuanimeco estas ja rekomendinda antaŭ ol decidi pri voĉdonado. * *** - VII - INTERNACIAJ DELOKIGHOJ Ĉiu membro de organizacio aliĝinta al I.L.A. , kiu pagis ĉiun siajn kotizojn, sed loĝanta en alia lando ol tiu kie li estas aliĝinta, devas plej malfrue unu monaton post sia alveno, fari sian translokadon al la organizacio respondanta al la nacia organizacio aliĝinta al I.L.A. Tiu translokado devas esti aprobita de la nacia organizacio, sen kontribuo de enregistrado. Okaze de devigata multnombra ekzilado, la aliĝo estas nedeviga se oni apartenas al ekzilita asocio agnoskita de I.L.A. * *** - VIII - LA SEKRETARIATO Por kunordigi la internaciajn I.L.A.-aktivaĵojn, por akiri kaj organizi precizan informadon de la propagando kaj de la lukto en ĉiuj landoj, por plej bone sukcesigi la decidojn de la internaciaj kongresoj kaj por kontroli ĉiujn laborojn de I.L.A., Sekretariato almenaŭ trimembra loĝanta tie kie I.L.A. fiksis sian sidejon estas elektita. La ĝenerala sekretario estas elektita de la kongreso aŭ per referendumo internacia. La aliaj membroj devas esti elektitaj de la sekcio(j) nomita(j) de la kongreso. La membroj de la Sekretariato dividas inter si la taskojn kaj la laboron. La Sekretariato kaj la sekretario estas elektitaj kiel pli supre dirite, por periodo interkongresa. Tamen, povas okazi reelektado por alia mastrumadperiodo. La loko de restado de l'Sekretariato estos difinita ĉe la kongreso. Se neeblo, pere de referendumo. La Sekretariato devas liveri skriban raporton pri siaj aktivaĵoj dum sia mandattempo. La raporto devas esti antaŭ-prezentita por ke la aliĝintaj sekcioj povu koni ĝin antaŭ la kongreso. Samtempe raporto administra kaj financa estas prezentita kaj sendita al la sekcioj. La kongreso nomas komisionon kiu, dum ĝia malvolviĝo faras revizion pri konto kaj definitivan kontrolon. * *** - IX - LA FINANCOJ Por ke I.L.A. povu elvolvi kaj firmigi sian internacian aktivadon, kaj por doni al ĝia skriba propagando firman bazon, por ke povu esti eldonataj kun reguleco ĝiajn periodajn publikaĵojn, por ke ĝi povu partopreni en ĉiuj manifestacioj de la vivo de la revolucia sindikatismo en la diversaj landoj, por ke ĝi povu disvolvi la ideojn de l'revolucia sindikatismo en la landoj kie niaj ideoj kaj taktikoj havas nur malmulte da influo kaj, fine, por ke I.L.A. povu tuj kaj kontentige respondi al la solidarvokoj kiuj povos adresigi al ĝi, ĉiu membro de organizacio aliĝinta al I.L.A. devas ĉiujare pagi internacian kotizon fiksitan de la kongreso, aŭ samvaloran monsumon en nacia mono, kun konsidero pri la ŝangvaluto inter ambaŭ landoj. Por la sekcioj en malfacila situacio, la kotizo estas fiksita interkonsente kun la Sekretariato de I.L.A. La aliĝintaj sekcioj mem decidas pri la maniero ricevi la kotizojn de siaj membroj. Por la sekcioj kiuj deziras, I.L.A. havas glumarkon specialan gluendan sur la kotizkajeretojn de la membroj. La aliĝinta sekcio sendas ĉiun trimonaton la nomitan kotizon. * *** - X - ELDONAJHOJ La Sekretariato eldonas: 1. Publikaĵon kiu aperu kiel eble plej ofte. Estas dezirinde, ke ĉiu publikaĵo eldonita de organizaciaj filioj de I.L.A. aŭ nur simpatiantaj rezervu en siaj paĝoj specialan lokon por ĝenerala. 2 . Propagandajn broŝurojn aparte destinitajn al landoj kie nia Movado ne havas nacian sekcion. 3 . Ĉiajn publikaĵojn, periodajn aŭ ne, kies aperon decidus la kongresoj. * *** Represado, disdonado kaj tradukadoj kuraĝigitaj TTT-ejo: http://www.iwa-ait.org